Saint-Nazaire
El Vikipedio
Saint-Nazaire urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Loire-Atlantique (subprefektejo) |
||||
Arondismento | Saint-Nazaire (ĉefurbo) |
||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Joël-Guy BATTEUX 2001-2008 |
||||
Areo | 46,79 km² | ||||
Alto super maro | 6 m (de 0 al 47 m) |
||||
Loĝantoj | 65.874 1999 |
||||
Loĝdenso | 1.408 loĝ./km² | ||||
Interkomunumreto | CARENE | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 44600 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 44184 |
Saint-Nazaire (bretonlingve Sant Nazer) estas franca ĉemara komunumo lokita en la regiono Luarlandoj. Tiu mezgranda urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento Loire-Atlantique. Samkiel Nantes, ĝi tamen situas sur la teritorio de historia Bretonio.
Saint-Nazaire estis malnovtempe nur eta fiŝista vilaĝo. Napoléon Bonaparte tiam elektis ĝin por starigi gvidlumilon kaj dokojn.
La urbo estas hodiaŭe la plej grava franca haveno ĉe la Atlantika Oceano. Inter la ĉefaj transitantaj produktaĵoj, oni povas mencii nutraĵojn, sed ankaŭ metano. Plie, la ŝipkonstruejo Chantiers de l'Atlantique (« Konstruejoj de la Atlantiko ») havas longan kaj prestiĝan tradicion : tiu entrepreno freŝdate finpretigis la faman Queen Mary 2, kiu estas la plej granda pasaĝerŝipo en historio.