Psoriazo
El Vikipedio
Psoriazo estas haŭta malsano, kiu montriĝas per ruĝaj makuloj kun tre etaj blankaj skvamoj, plej ofte ĉe la genuoj, kubutoj aŭ la kapo.
Ĝi estas ne-kontaĝa malsano. Temas pri heredata genetika difekto, kiu tamen povas ankaŭ transsalti plurajn generaciojn. Ĝenerale ĝi estas maldanĝera; kutime oni povas forigi la simptomojn ene de kelkaj tagoj per ungvento. Tamen la malsano povas ĉiam ajn reveni.