Prusa-aŭstria milito
El Vikipedio
La Prusa-aŭstra milito de 1866, alinome Germana milito aŭ Interfrata milito, temis pri la hegemonio en Germanio. Ĝi finiĝis (armee per la Batalo de Sadová) venke al Prusio kaj ĝiaj aliancanoj, malvenke al Aŭstrio (kaj ties aliancanoj). Sekve de ĝi la Germana Ligo, loza unuiĝo post la Unua Germana Regno, estis dissolvita; Prusio de Aŭstrio transprenis la politikan hegemonion en Germanio. Rezulto estis la "malgranda germana solvo" (sen Aŭstrio).
[redaktu] Aliancoj
Aŭstrio formale reprezentis la Germanan Ligon kaj batalis kune kun Bavario, Badeno, Vurtembergo, Hanovro, Hesio-Darmstadt, Elekta Hesio, Nassau kaj kelkaj ŝtatetoj.
Surflanke de Prusio estis Italio, Oldenburgio, Meklenburgo, Brunsviko kaj kelkaj turingiaj ŝtatetoj.