Precipitaĵo
El Vikipedio
La nocio precipitaĵo signifas en la meteorologio akvon, kiu subenfalas en likva aŭ solida formo el la atmosfero al la grundo.
Ĝi estiĝas tra kondensado de la aera humideco. La grando de la kondensitaj korpuskloj devas trapaŝi iun certan valoron por ke estiĝu precipitaĵo sur la tera surfaco. Kun la precipitaĵo fermiĝas la atmosfera akvocirkulo. La ofteco kaj averaĝa kvanto de la precipitaĵo estas karakteriza por la geografia areo. La precipitaĵo estas faktoro de la loka klimato. Tiu ĉe tre grava por la agrikulturo, ĉar la konvena precipitaĵa kvanto certigas sukcesan rikolton kaj determinas la kultiveblajn plantovariojn.
Enhavo |
[redaktu] Formoj de la precipitaĵo
Oni povas dividi la precipitaĵojn jene:
- falita precipitaĵo
- demetita precipitaĵo:
- prujno
- glatiso
- sedimentita precipitaĵo:
- neĝo- kaj hajlokovraĵo
Laŭ estiĝo de precipitaĵo ekzistas ankoraŭ la grupigal cikklona, konvektiva, orografa.
[redaktu] Mezurado de precipitaĵo
La mezurado de la precipitaĵo okazas per diversaj mezuriloj. La plimulto de la precipitaĵomezuriloj kolektas la precipitaĵo en mezurujon. La mezurunuo estas mm. Unu mm egalas al akvoalto de 1 mm, kiu estiĝus, se ne forfluus akvo. Alternativa metodo estas la akvokvanto en l/m² (ebena surfaco). 1 mm egala ĉifoje al 1 litro/kvadrata metro.
Per uzo de la precipitaĵa radaro povas mezuri la surfacokovrantan akvon.
Krom la pura precipitaĵa kvanto estas karakteriza la precipitaĵa intenseco kaj precipitaĵa daŭro.
[redaktu] Nenatura precipitaĵo
Oni povas produkti precipitaĵon eĉ nenature inter certaj meteriologiaj cirkonstancoj. Tiukaze oni injektas grandan kvanton de kondensiga grajno (arĝenta jodido) en la tromalvarmajn nubojn.
En la iama Sovetunio kaj nun en Rusio oni certigis per simialj metodoj, ke en la gravaj festaj tagoj ĉiam brilu la suno (kiel la 9-an de majo en 2005).