Poŝta kaleŝo
El Vikipedio
Poŝta kaleŝo - jen veturilo, kiu dum 17-a kaj 18-a jarcento servis ne nur kiel transportilo de poŝtaĵoj sed ankaŭ de pasaĝeroj.
La unua laŭplana poŝtakaleŝa linio ekfunkciis 1657 en Anglio inter Londono kaj Chester.
Post apero de la fervojo, la romantika epoko de la kaleŝoj finiĝis, ĉar la malalta rapido kaj la kosteco de l akaleŝoj faris ilin malprofitdonaj.
La lasta poŝta kaleŝo en ia provinca Britio trafikis ĝis 1905.
En la oficiala vojaĝplano de Svislando (periodo 2004) ekzistas ankoraŭ kaleŝa linio (inter Pontresina kaj Roseggletscher), sed tiujn ne uzas la poŝto.