Pjotr Diakonov
El Vikipedio
D-ro Pjotr Ivanoviĉ DIAKONOV (ruse: Пётр Иванович ДЬЯКОНОВ; naskiĝis en 1855; mortis la 21-an de decembro 1908) estis rusa esperantisto kaj profesoro de ĥirurgio ĉe la Moskva Universitato. Dum junulaj jaroj li estis malliberigita kaj ekzilita. En sia gazeto "Ĥirurgio" li faris resumojn en Esperanto. La 26-an de septembro 1908 li okazigis kunvenon de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto inter la kuracistoj.