Pierre Vassiliu
El Vikipedio
Muziko > Francaj kanzonoj > Pierre VASSILIU < Humuro
Pierre VASSILIU [pier vasiju], nask. la 23-an de oktobro 1937, estas franca kanzonisto; lia kanzono Qui c'est celui-là? (kiu 'stas tiu-ul'?) el ario de fama brazila kanzono de Chico Buarque, eligita en 1973 iĝis furora ĝis venditis la disko pli da 300.000 ekzempleroj.
Kvankam ĝenerale humuraj, liaj tekstoj tre varistilas kaj esprimas;
- amuzita indiferento kontraŭ la mondo kaj la socia stulteco
- delikataj amoemocioj
- admiro je kelkaj universalaj homaj kvalitoj
- malpli da admiro al kelkaj samtempuloj!
- malrasismo
- senpretenda petolemo
- iom da kaŝita anarĥismsento
- ĝuemo
En la ĉiflanka foto, freŝa, li aspektas jam iom maljuna, sed ĝisnelonge li amuze similis, kun lia plenkarneco kaj vastaj falantaj lipharoj, je la bildstria rolulo Obeliks.