Oktobro de 2006
El Vikipedio
[redaktu] Mardo, 31-a de oktobro 2006
- En Libano, israelaj ĉasaviadiloj agis malamike kontraŭ francaj soldatoj de la Forto Provizora de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ proponoj de la franca ministrino pri Milito Michèle Alliot-Marie, "katastrofo evitiĝis iomete en Libano je du sekundoj".
[redaktu] Dimanĉo, 29-a de oktobro 2006
- Okazis prezidentaj elektoj en Brazilo, Bulgario Bangladeŝo kaj Demokratia Kongo.
- Iajuddin Ahmed elektiĝis Prezidento de Bangladeŝo.
- Luiz Inácio Lula da Silva reelektiĝis Prezidento de Brazilo.
- Georgi Parvanov reelektiĝis Prezidento de Bulgario
- Meztage laŭ loka tempo, kraŝis ADC Airlines Flugo 53, (Boeing 737-200,5F-BNK) proksime al Abuĝo, la ĉefurbo de Niĝerio.
[redaktu] Mardo, 24-a de oktobro 2006
- En rusia Samara, koliziinte kun aŭto renversiĝis tramo kun pasaĝeroj. Tio okazis je 18:30 laŭ moskva tempo. Oni informas pri kvar mortintoj kaj ses grave vunditoj.
[redaktu] Dimanĉo, 22-a de oktobro 2006
- Fernando Alonso fariĝas la duan fojon ĉampiono en aŭtomobila kurkonkurso de Formulo Unu.
- Mortis Choe Gyuha, la 10-a Prezidento de Sud-Koreio, la 12-a Ĉefministro de Sud-Koreio.
- Finiĝis la 11-a Lingva Festivalo en Ĉeboksaro. Ĝia programo daŭris pli ol plenan semajnon, kun kulmino dum la semajnfino.
[redaktu] Sabato, 21-a de oktobro 2006
- Bolivio: akcidento de aŭtobuso okazigas la morton de 29 homoj je 177 kilometroj de la urbo Koĉabambo.
[redaktu] Merkredo, 18-a de oktobro 2006
- Nekonatoj perforte prenis aŭtomobilon posedatan de novjorka urbestro. Post du horoj forlasita urbestra Lexus estis retrovita. Polico serĉas viron kaj virinon, kiuj perforte elĵetis el la aŭto helpanton de urbestraro.
[redaktu] Mardo, 17-a de oktobro 2006
- Du trajnoj koliziis en la metrostacio Piazza Vittorio, en Romo. Vundiĝis 60 homoj, inter ili 15 grave.
[redaktu] Sabato, 14-a de oktobro 2006
- Konsilio de Sekureco en UN akceptis sankciaron por revenigi Nord-Koreion al traktado pri la nuklea programo de la lando. Reprezentanto de Nord-Koreio ĉe UN, Pak Gil Jon, reagis akuzante la Konsilion je perdo de senpartieco kaj je duoblaj normoj. La sankciaro inkludas malpermeson de porti materialojn pri atombombo kaj misilo, frostigi de aktivoj, inspekton ŝipojn de la lando.
- Ban Ki-moon elektiĝis Ĝenerala Sekretario de UN, lia oficdaŭro ekos je 1-a de januaro 2007.
[redaktu] Vendredo, 13-a de oktobro 2006
- Usona prezidento George Bush subskribis leĝon pri malpermeso de interretaj kazinoj.
- Konsilio de Sekureco lasis pacigajn trupojn de Rusio en Abĥazio ĝis la 15-a de aprilo 2007.
[redaktu] Ĵaŭdo, 12-a de oktobro 2006
- Turka romanisto Orhan Pamuk gajnis la Nobel-premion pri literaturo.
[redaktu] Merkredo, 11-a de oktobro 2006
- Nord-Koreio en la oficiala anonco de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke la testa eksplodo okazis "pro la usona nuklea minaco, sankcioj kaj premo" kaj ke "kvankam KPDR okazigis nuklean teston pro Usono, ĝi plu senŝanĝe deziras malnukleigi la Korean duoninsulon per dialogo kaj interparoloj" [1].
[redaktu] Mardo, 10-a de oktobro 2006
- Balota komisiono de Karaĉajio-Ĉerkesio diskonigis la oficialajn rezultojn de la referendumo pri aperigo de speciala Nogaja distrikto ene de tiu sud-rusia respubliko. Nogajoj estas unu el la plej signifaj minoritatoj de la regiono, en la teritorio de la nova distrikto loĝas ĉ. 10 mil personoj.
[redaktu] Lundo, 9-a de oktobro 2006
- Nord-Koreia informa agentejo, Korea Centra Novaĵagentejo (KCNA) diskonigis, ke Nord-Koreio testis atombombon. Rusiaj fakuloj konfirmas, ke sendube okazis atomeksplodo je 5-15 kilotunoj potenca.
- En Viborg (rusia urbo en la Leningrada provinco) disfalis loĝdomo. Pereis kelkaj homoj, inkluzive de 3-monata infano.
- Google anoncis ke ili aĉetos retpaĝaron de video-interŝanĝo YouTube por 1,65 miliardoj da dolaroj.
[redaktu] Sabato, 7-a de oktobro 2006
- Rusia ĵurnalistino Anna Politkovskaja estis pafmortigita en Moskvo, en la lifto de sia domo.
- Miĥeil Saakaŝvili malpermesis akcepti en Tbiliso aviadilojn de la rusia Ministerio pri Ekstremaj Situacioj, kiuj antaŭe evakuis al Moskvo 170 rusiajn civitanojn kaj reportis al Kartvelio 180 kontraŭleĝajn migrintojn.
[redaktu] Vendredo, 6-a de oktobro 2006
- Omaĝa datreveno pri la 13 martiroj de Arad.
- Flavio Rebelo anoncas pri la vendo de interreta portalo Ĝangalo.
- Konsilio de Sekureco de UN adoptis prezidantan deklaron pri zorgo pro la deklaro de Nord-Koreio pri planata de tiu ŝtato atombomba testo.
[redaktu] Mardo, 3-a de oktobro 2006
- Germanio festas la Tagon de Reunuiĝo, rememorante la okazintan en 1990 reunuiĝon de la lando, disdividita post la Dua mondmilito.
- John C. Mather kaj George Smoot akiris Premion Nobel de Fiziko
- Agentejo de Eksterlandaj Aferoj de Nord-Koreio publikigis deklaron, ke ĝi testos atombombon, ne menciinte daton de testo.
[redaktu] Lundo, 2-a de oktobro 2006
Kvar rusiaj militistaj oficiroj, antaŭe arestitaj en Tbiliso laŭ akuzo je spionado, estis liberigitaj post aktivaj interparoloj de multaj envolvitaj flankoj. Gravan rolon en malstreĉigo de la situacio ludis penoj de OSKE.
[redaktu] Dimanĉo, 1-a de oktobro 2006
Portempa premiero de Tajlando iĝis generalo Surayud Chulanont. La agadon de la portempa ĉefministro reguligos iom pli frue publikigita same portempa konstitucio.
[redaktu] Arkivo de Aktualaĵoj
redaktu
2006 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2005 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2004 tageventoj