Montauban
El Vikipedio
Montauban [mõtobã] (okcitanlingve Montalban [muntalba]) estas la ĉefurbo de la departemento Tarn-et-Garonne. Ĝi havas iom pli ol 50 000 loĝantojn kaj situas norde de la regiona ĉefurbo Tuluzo. Ĝi estas unu el la tielnomataj rozkoloraj urboj de sudokcidenta Francio, pro la koloro de la brikoj per kiuj ili estis konstruitaj.
Montauban estis grava protestanta urbo en la 16a kaj 17a jarcentoj. En la jaro 1621 la loĝantaro fiere rezistis kontraŭprotestantan armeon senditan de la franca katolika reĝo, kaj estis grandparte bombardita.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la katedralo (17a kaj 18a jarcentoj, klasikstila), la malnova urbocentro, la muzeo Ingres (pentraĵoj kaj skulptaĵoj de Ingres kaj Bourdelle).
Montauban estas krome granda komerca centro (precipe fruktoj kaj legomoj) kaj posedas kelkajn industriojn.