Mikslingvo
El Vikipedio
Mikslingvo estas termino uzata por specifa klaso de lingvoj, kiuj aperas en dulingva grupo por marki ĝian apartan identecon. Du klasikaj ekzemploj de mikslingvoj estas mednova lingvo (en insulo Mednij, Rusio) kaj miĉif (parolata en Kanado). Foje estas klasifikataj kiel mikslingvoj ankaŭ surĵik (orienta Ukrainio), para-romiaj lingvoj (lokaj lingvoj de ciganoj) kaj aliaj similaj idiomoj tra la mondo.
[redaktu] Diferenco disde piĝino
Diference de piĝino, mikslingvo:
- aperas en grupo, kiu bone parolas en ambaŭ "miksiĝantaj" lingvoj (piĝino aperas, kiam kontaktas du neinterkompreneblaj lingvoj, nekonataj por ambaŭ flankoj de paroloj);
- aperas pli-malpli konscie: parolantoj kreas ĝin el materialo de du font-lingvoj dum sufiĉe mallonga historia periodo (1-2 generacioj);
- mikslingvo ne celas superpason de lingvaj baroj, sed estas destinita nur por engrupaj konversacioj.