Michael Flatley
El Vikipedio
Michael Ryan FLATLEY (* 16-a de julio 1958 en Michigan, Illinois, Usono) estas usona dancisto kun irlandaj radikoj. Li do nomas sia patrujo Chicago, ĉar li tie plenkreskis.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Flatley [fletli] plenkreskis en multikultura medio. Post kiam lia hejmenvenis per sanga nazo, lia patro instigis lin trejni, lerni la boksadon. Li faris tion kun tiom da entuziasmo, ke li gajnis kiel 17-jara la ĉampionecon Golden Glove Championship.
Li komencis lerni la dancadon en la aĝo 4 de la avino Hannah RYAN, kiu estis elstara dancistino en la irlanda danco. Iun tagon- Flatley aĝis tiam 11 – vizitis li la lernejon "Dennehy School of Irish Dance", por akiri famnomon. Oni rifuzis lin kun la argumento, ke li estus tro aĝa. Sed li ne akceptis tion kaj finfine oni akceptis lin. Post intensa trejnado tie, li venkis en ĉiu konkurso en Usono. Li gajnis en 1975 la "All-World Irish Dance Championship"-on, la mondĉampionecon en Irlando, kiel la unua usonano, en aĝo de 17. Li akiris eĉ la titolon de "All-Ireland Flute Champion".
Lia trarompo okazis en 1983 du la turniro kun la "Chieftains", fama kaj sukcesa irlanda muzikgrupo.
Post tiuj sukcesoj, li estis invitita en 1993 al "Spirit of Mayo" en Dublin, por danci tie. Post lia surscenado komisiis lin ŝoproduktistoj por krei dancprogramon, por plenumi la paŭzon ĉe "Eurovison Song Contest 1994". Tiel estiĝis Riverdance – kvinminuta dancprogramero. Tiu sursceniĝo estis la komenco de la dismondaj sukcesoj.
Hodiaŭ laboras Michael Flatley kiel reĝisoro, produktisto kaj koreografo. Ĉe siaj "propraj" ŝooj, li ĉiam laboras kun Ronan Hardiman.
Ekde la 9-a de julio 2005, Flatley estas en turniro kun la ŝoprogramo „Celtic Tiger” (Kelta Tigro).
[redaktu] Distingoj & sukcesoj
- 1975 World Championship for Irish Dance
- 1975 Golden Glove Championship
- 1975 pliaj 168 titoloj el la tuta mondo
- 1975 All-Ireland Flute Championships
- 1987 Master of Dance Award
- 1988 National Heritage Fellowship de prezidento Ronald Reagan
- 1988 National Endowment
- 1989 unua enskribiĝo en la Guinness-libro de rekordoj kun 28 ŝuklakoj je sekundoj
- 1991 li estis nomata "Vivanta valoraĵo" far National Geographic Society
- 1997 Urbestro de Chicago „Daley” nomas la 4-an de aprilo "Michael Flatley Day"
- 1997 Premio pro la plej bona spektaklo de la jaro: Lord of the Dance
- 1998 plej granda dancprogramo de la mondo - Feet of Flames
- 1998 dua apero en Guinness-libro pro 35 ŝuklakoj je sekundo (trarompo de sia unua rekordo)
- 1999 tria apero en la Guinness-libro de la rekordoj, ĉar li estas la plej bone salajrita dancisto de la mondo; li lukris 1´600´000$; liaj kruroj valoris je 40´000´000$
- 2001 Irish-America Lifetime Award
[redaktu] Dancaj ŝoprogramoj
- en la 1980aj, turniro kun Chieftains
- 1994 Eurovision Songcontest: kvinminuta dancado kun Jean BUTLER kaj Riverdance Troupe en paŭzeto
- 1994 Riverdance - The Show kun Jean Butler
- 1996 Lord of the Dance
- 1998 Feet of Flames
- 1999 Feet of Flames - Budapest
- 2005 Celtic Tiger