Makzelulo
El Vikipedio
Makzeluloj (latine Gnathostomata) estas vertebruloj kun makzelo. Ili ankaŭ nomiĝas gnatostomoj. La grupo konsistas el la sekvantaj grupoj (laŭ kladistika klasifiko):
- kartilagaj fiŝoj (ŝarkoj, rajoj ktp);
- teleostomoj (ostaj fiŝoj kaj tetrapodoj):
- aktinopterigoj (sturgoj, teleostaj fiŝoj, ktp);
- sarkopterigoj (pulmfiŝoj, celakantuloj kaj tetrapodoj).
Tiu grupo estas distingenda de la gnatostomoluloj (latine Gnathostomulida), filumo de senvertebraj vermoj.