Louny
El Vikipedio
Louny estas urbo kun 21 000 loĝantoj, situanta en Bohemio, ĉe rivero Ohře. En komerca vojo Saksion en la jaro 1115 rememorigas sin vilaĝo Lúny, kiu unue gardis travadejon kaj ekde la fino de la 13-a jarcento ponton trans la rivero. En la jaro 1253 reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis la urbon, enloĝigita de saksiaj koloniintoj. Bazplano de la urbo estis ovala, centro estis longforma placo, paralele kun ĝi kondukis tri longaj stratoj. La urbo estis ĉirkaŭbarita per remparoj kaj malfermita per du pordegoj – Žatecká-pordego kaj Praga-pordego. Dum husanaj militoj Louny staris je flanko de kaliko kaj komune kun Žatec kaj Slaný kreis urban asocion. Dum nobelaraj ribeloj (1547 kaj 1618) ĝi alkliniĝis al flanko de nobelaro kaj ĝi estis punita pro tio. La urbon suferis ankaŭ pro multnombraj incendioj, la plej grandaj en la jaroj 1517 kaj 1849.
El la urbaj remparoj konserviĝis kelkcent metroj longa renovigita peco kun Žatecká-pordego, ornamita per la urba blazono. El la urbaj domoj, konstruitaj post la incendio en 1517, konserviĝis domoj de Sokolů el Mor, en kiu havas sidejon muzeo, Daliborka, eksa latina lernejo. Interesa estas kolonio de domoj de laboristoj super stacidomo. Domina memorigaĵo kaj unu el la plej valoraj konstruaĵoj de gotika eklezia arkitekturo en Ĉeĥio estas preĝejo de sankta Mikolao.
Inter famaj naskitoj de la urbo apartenas poeto Jaroslav Vrchlický (1853 – 1912), verkisto Jaroslav Hilbert (1871 – 1936) kaj lia frato, arkitekto Kamil Hilbert (1869 – 1933), kapitano Otakar Jaroš (li naskiĝis en 1912), kiu en la jaro 1943 falis en Sovetunio en batalo ĉe urbo Sokolove.
Regiono Ústí nad Labem | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Louny | |
▼ | |
Bitozeves ~ Blatno ~ Blažim ~ Blšany ~ Blšany u Loun ~ Brodec ~ Břvany ~ Cítoliby ~ Čeradice ~ Černčice ~ Deštnice ~ Dobroměřice ~ Domoušice ~ Holedeč ~ Hříškov ~ Hřivice ~ Chlumčany ~ Chožov ~ Chraberce ~ Jimlín ~ Koštice ~ Kozly ~ Krásný Dvůr ~ Kryry ~ Lenešice ~ Libčeves ~ Liběšice ~ Libočany ~ Libořice ~ Lipno ~ Lišany ~ Líšťany ~ Louny ~ Lubenec ~ Měcholupy ~ Nepomyšl ~ Nová Ves ~ Nové Sedlo ~ Obora ~ Očihov ~ Opočno ~ Panenský Týnec ~ Peruc ~ Petrohrad ~ Pnětluky ~ Počedělice ~ Podbořanský Rohozec ~ Podbořany ~ Postoloprty ~ Raná ~ Ročov ~ Slavětín ~ Smolnice ~ Staňkovice ~ Toužetín ~ Tuchořice ~ Úherce ~ Velemyšleves ~ Veltěže ~ Vinařice ~ Vrbno nad Lesy ~ Vroutek ~ Vršovice ~ Výškov ~ Zálužice ~ Zbrašín ~ Žatec ~ Želkovice ~ Žerotín ~ Žiželice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |