La respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio
El Vikipedio
La respondo al la Fina demando pri la vivo, la universo kaj ĉio estas koncepto devenanta de la sciencfikcia libroserio La petveturista gvidlibro pri la Galaksio de Douglas Adams. En la rakonto, la Fina respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio estas serĉata per superkomputilo nomita Deep Thought (Profunda Penso). La respondo donita de Deep Thought kondukas la rolantojn al cerbumado pri tio, kiel elpensi taŭgan demandon kiu konformu al la respondo.
[redaktu] La Fina respondo
Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.
Laŭ la Petveturista gvidlibro, esploristoj de tutdimensia, hiperinteligenta raso de estuloj konstruis Deep Thought, la duan plej grandan komputilon de ĉiu tempo kaj spaco por kalkuli la Finan respondon. Post sep kaj duona milionoj da jaroj da serĉado, Deep Thought donas la respondon: "42."
- "Kvardek du!" ekkris Loonquawl. "Ĉu tio estas ĉio kion vi povas montri post laboro de sep kaj duona milionoj da jaroj?"
- "Mi kontrolis ĝin tre profunde," diris la komputilo, "kaj tio sufiĉe sendube estas la respondo. Mi pensas ke la problemo, por esti sufiĉe sincera ĉe vi, estas ke vi fakte neniam sciis kio estas la demando."