Komunikado
El Vikipedio
Komunikado (de latina: communicare, «fari komune») signifas interŝanĝo de informo inter personoj aŭ maŝinoj. Teknologio kiu temas pri representado, transigo, tradukado aŭ proceso de datumo inter homoj, ejoj kaj maŝinoj, nomiĝas informada kaj komunikada teknologio. La akadema disciplino kiu studadas komunikado nomiĝas komunikadaj studoj.
Interne en komunikadaj studoj oni kutime apartigas la fako en kvar subgrupoj; interpersona komunikado, intrapersona komunikado (komunikado kun sin mem, ekz. skribante memorfolioj), ektrapersona komunikado (komunikado inter maŝinoj, kiel ekz. tekstprocesoro) kaj komunikado tra amaskomunikiloj.
[redaktu] Kiel oni komunikas
Kommunikado enhavas minimume kvar elementoj; sendanton, mesaĝon, komunikadan kanalon kaj ricevanton. Tiaspeca modelo estas la plej simpla oni povas fari. La modelo ne konsideras pri la kontekstojn, kiuj ampleksas ambaŭ la sendanton kaj la ricevanton. Ĝi ankaŭ ne konsideras pri teknikaj variaĵoj kiel distanco, lingvo, diversaj kulturaj elirpunktoj kaj teknikiloj. La sendanto-mesaĝo-ricevanto-modelo estas la elirpunkto por plejparte de nuntempaj komunikadaj modeloj.
Du el la plej konataj modeloj estas la Lasswell-formulon kaj la Shannon-Weaver-modelon, kiuj ambaŭ enhavas multajn similaĵojn kun la sendanto-mesaĝo-ricevanto-modelo.
[redaktu] Telefono
Telefono estas komuniksistemo unue kreita por transdoni la homan voĉon.
La telefono estis inventita dum la jaroj 1860 de Antonio Meucci, Italo enmigrinta en Usono. (Oni kutime diras, ke la kanadano Alexander Graham Bell deponis breveton en 1876, sed Meucci deponis demando pri breveton en 1871 kaj, mankante la monon, lasis ĝin ĉesi validi en 1874.)
Telefono estis komercie ekspluatata ek de 1877 en Usono, kaj tre rapide tra la tuta mondo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.