Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Komerco - Vikipedio

Komerco

El Vikipedio

Komerco estas interŝanĝo de valoraĵoj inter du iuj. La "valoraĵoj" povas esti mono, produktaĵoj, servoj, informo, aŭ io ajn kiu havas valoro al la interŝanĝantoj. La interŝanĝantoj povas esti homoj, grupo de homoj, aŭ firmaoj. Komerco estas grava meĥanismo de kapitalismo.

Laŭ Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV, numero 450), komerco estas "aĉeto kaj vendo kun la celo akiri profiton. En la donitaj ekonomiaj kondiĉoj ĝi ampleksas la tutan varcirkuladon inter produktado kaj konsumado."


Ĉi tiu artikolo pri "Komerco" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



---

[redaktu] Enciklopedio de Esperanto

Komerco. Helplingvo ĉie uzata estus faciligo por korespondo, por eldono de prospektoj, reklamoj, ĝi signifus ŝparon kaj raciigon. Tamen ĝuste pro tio, ke la relative malgranda disvastiĝo de E ne promesis sufiĉe da profito, la komerca mondo nur hezitante kaj iom post iom provis ekuzi E-n. La ĉefa uzadkampo estis la reklamado en E gazetoj kaj per prospektoj, precipe por varoj, kiuj interesas ĉiujn homojn. Eldonaĵoj por specialaĵoj kaj por certaj branĉoj ne povis trovi intereson sufiĉan. La plimulto de tiaj reklamoj ne havis grandan efikon, krom tio, ke la E-istoj fiere montris ilin kaj uzis ilin ĉe ekspozicioj por pruvi la praktikan uzon. Nur kelkaj amasartikoloj ricevis aĉetantojn per la E-a reklamo kaj nur en limigita nombro oni sukcesis fari negocojn per E-a korespondado.

Jam antaŭmilite oni rekomendis, ke la komercistoj simile, kiel ili surpresas sur la leterpaperon la tetefonnumeron, telegramkodon, surpresu „Oni korespondas Esperante“, por ke alilandanoj vidu la uzon. Malmultaj E-emaj firmoj faris tion, sed la efiko estis ĉefe propaganda. Tamen kelkajn tiajn korespondojn oni ĝoje priskribis en la E-aj gazetoj.

Komercaj ĉambroj kaj konferencoj. Jam ia „Kongreso por Int. Ekonomio“ en 1905 en Mons esprimis la deziron, ke E estu instruata en lernejoj. - La unua komerca ĉambro, kiu oficiale helpis E-n, estis la Londona, kiu deklaris sin favora en l905 kaj jam, en 1906 aranĝis publikajn ekzamenojn en E kaj daŭrigis ilin ankaŭ poste. Tiuj ekzamenoj daŭris ĝis ĉ. 1930, kiam eĉ pli grava aŭtoritato, la „Royal Society of Arts“ decidis aranĝi la E-ekzamenojn. La dua komerca ĉambro, kru demonstraciis antaŭ la mondo sian favoron, estis tiu de Los Angeles, kiu en 1912 sendis tra la mondo Parrish (v. ). Li vizitis 19 landojn kaj faris paroladojn pri sia patrujo. Tiu ĉi ĉambro eldonis 64 paĝan gvidlibron pri Kalifornio, bele ilustritan. Ĝis 1914 51 francaj, 3 anglaj, 7 germanaj, 1 hispana, kaj 1 usona komercaj ĉambroj deklaris sin por E. - La kongreso de la komercaj ĉambroj en Madrid rekomendis la instruadon de E. En 1917 la Londona Komerca Ĉambro presigis l000 e-rojn de la broŝuro „A ommon Commercial Language“. La brita komitato pri komuna komerca lingvo, - fondita en 1917 - eldonis pluajn 9000 e-rojn. Samjare ĝi organizis paroladojn en britaj urboj.

Post la milito Andre Baudet (v.) atingis ĉe la Pariza Komerca ĉambro, ke tiu gvidu la propagandon inter la komercaj ĉambroj kaj per ili inter la komercistaro. Li submetis al la kunsido de la ĉambro 9 febr. 1921 plenan raporton pri E, ĝiaj konkurantoj, ĝia disvastiĝo, kaj ankaŭ rezolucion, laŭ kiu la ĉambro rekonas la gravecon de E, enkondukas ĝin fakultative en sian propran komercan lernejon kaj rekomendas ĝin al la komercaj ĉambroj de la mondo. La kunsido akceptis la rezolucion kaj la tuta teksto de la raporto estis aldonita al la raporto de la Ligo de la Nacioj.

La saman raporton prezentis Baudet en 1923 dum pasko en Venezia ĉe la Int. Konferenco por Komerca Helplingvo, kunvokita per la Itala-Svisa Komerca Ĉambro, Genève, kaj sub protekto de itala ministro de l' Industrio kaj komerco. La konferenco, ĉe kiu reprezentigis sin (preskaŭ nur per konataj E-istoj) 90 komercaj ĉambroj, 8 ministerioj de komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institutoj entute el 27 landoj de 5 kontinentoj, uzis E-n, kiel konferencan lingvon, akceptis similan rezolucion, kiel la Pariza Ĉambro kaj akceptis rekomendajn rezoluciojn pri foira, radia kaj turisma uzado de E. Kiel modelon, oni prezentis la parizan komercan jarlibron de „Bottin“, kiu enhavis partan signon ĉe la nomoj de komercistoj, kiuj uzas E-n. La konferenco estis kunligita kun oficialaj vizitoj ĉe estraroj, institucioj, akceptoj ktp. La Komerca Ĉambro Itala por Svisujo en Genève eldonis en kelkaj lingvoj, ankaŭ en E, la protokolon de la konferenco, kiun oni dissendis al ĉiuj ĉambroj. La ICK kun la franca societo „E et Commerce“ kaj la Pariza Komerca Ĉambro aranĝis duan komercan konferencon dum majo 1925 okaze de la Foiro en Paris. La ĉambro mem invitis kaj subvenciis. Reprezentigis sin 155 ĉambroj kaj 100 aliaj komercaj organizaĵoj. La malferma kunsido okazis kune kun la samtempa int. scienca konferenco en la halego de la Universitato (Sorbonne), kiun ĉeestis 200 personoj. Parolis famaj scienculoj kaj reprezentantoj de registaroj. La kunsidon disaŭdigis pariza radiostacio. La laboro de la konferenco mem ne estis grava.

Laŭ iniciato de ICK la direkcio de la Int. Foiro de Frankfurt a. M. kaj la Organiza Oficejo de la urbo invitis por pasko 1929 int. konferencon por turismo kaj reklamo. La organizan laboron plenumis Robert Kreuz. Venis gravaj parolistoj (ne E-istoj), sed E estis la oficiala traduka lingvo. Reprezentigis sin 86 korporacioj el 14 landoj, inter ili 15 pere de ne E-istoj. Ankaŭ tiu ĉi konerenco akceptis favorajn proponojn rilate E-n, tamen la oficialaj int. komercaj reklamoficejoj ne okupiĝis plu pri E pro manko de taŭgaj personoj, kiuj estus daŭrigantaj la laboron en tiu medio. La prez.-oj de la komercaj ĉambroj de Francujo kaj Alĝerio en 1931 adoptis deziresprimon pri la utileco de E. La komerca ĉambro en Sheffield organizis klason por lernado de E en 1931. Ministerioj, instruado. La rusa cara ministerio por komerco kaj industrio sendis Nedoŝivin kiel delegiton al la UK en Antwerpen en 1911. Pri tio la ministerio aperigis ampleksan raporton ruslingve kaj en 1913 pagis subvencion por E-a komerca oficejo en Petrograd. - Poste ankaŭ aliaj ministerioj reprezentigis sin ĉe la konferencoj por komerca lingvo kaj ĉe UK-oj. - La nederlanda ministerio de publika instruado eldonis 2 febr. 1931 dekreton N-ro 41.241., laŭ kiu E povas esti fakultative instruata en komercaj lernejoj kaj kursoj. Tiuj kursoj povas ĝui ŝtatan subvencion laŭ pli frua tiurilata dekreto.

La fama katalogo de Davidov (v.) jam en 1911 enhavis la nomojn de 6 lernolibroj por komercistoj. La unua aperis en 1903 ĉe Hachette, Paris, Komercaj leteroj de Berthelot kaj Lambert. Grava estis la E-a eldono de O' Connora komerca korespondaro, eld. en 1907 de Guilbert. Pitman. - Ĝis 1914 en 22 landoj en 52 komercaj lernejoj okazis kursoj laŭ tiam eldonita statistiko. El tiuj 16 estas germanaj lernejoj. - Plej grandan atenton ricevis antaŭ la milito la donaco de mondfama franca kaŭĉukindustriisto Michelin de fr 20. 000 al la Societo SFPE por disdoni kiel premiojn al junuloj lernantaj E-n. La E-aj gazetoj enhavis reklamojn de la aŭtogumradoj de Michelin. - La Int. Asocio por Komerca Instruado eldonis sian programon por sia int. kongreso en Wien en germana kaj E lingvoj. Estas menciinde, ke en 1908 E. Wucher aperigis kajeron dulingvan: germanan kaj E-an pri Duobla Librotenado. - Post la milito la komercaj fakvortaroj kaj frazaro de R. Kreuz kaj A. Mazzolini, ankaŭ komerca koresponda libro de R. Kreuz estas la Plej valoraj eldonoj. En la lasta enestas la transportletero de la Pariza Komerca Ĉambro, kiu estas presita en franca ka E-a lingvoj.

Prospektoj. En la katalogo de Davidov (1911) estas listo de 11 komercaj prezaroj, katalogoj kaj prospektoj. Laŭ tiu listo oni eldonis ĉefe 1-2 paĝajn foliojn, sed jam troviĝas ankaŭ rimarkindaj eldonaĵoj. Eble la plej farnaj estas tiuj de la granda angla farmacia firmo kaj fabriko Borroughs, Wellcome and Co., kiu ĝis nun ofte ree eldonis prospektetojn en E. La plej malproksime eldonita estis „Prezaro de Nov-Zelandaj Produktaĵoj de Carswell“ eldonita en 1907. La plej ampleksa el ta fruaj eldonoj estis la 36 paga prospekto de la Consettferofabriko el 1907 kaj la 48-paĝa ilustrita katalogo de tiam granda fotofabriko Hüttig A. S. en Dresden. - Menciinde estas, ke tiamaj konataj skribmaŝinfabrikoj, kiel la Ideal, Yost, Hammond kaj Oliver eldonis il. katalogojn en E. - Laŭ la supra listo la unuaj komercaĵoj, kiuj portis la nomon „Esperanto“, kaj havis pri tio prospekteton, estis la ,E' sapo de angla firmo Goodliffe, Nottingham, la ,E' bonbonoj de A. Perkowski, Kovno, kaj ,E' ĉokolado de svisa fabriko Tobler kaj Kio, Bern, (kiu poste fabrikis ĉokoladojn kun Ido-reklamoj). Jam en 1910 la pariza fabriko Deberny et Cie eldonis sur 18 paĝoj prospekton pri la E-aj kaj „supersignitaj“ presliteroj. - Samjare aperis la unua prospekto pri aŭtomobiloj, eldonita de Clement Bayard, Paris. Plej grandan sukceson signifis antaŭ la milito la apero de prospekto de la Porcelan-Fabriko en Meissen Saksujo, kiu laŭ reklamo en E gazeto ricevis konsiderindan mendon el Anglujo. Ankaŭ la germana firmo Reiner, Berlin, publikigis en 1914, ke laŭ reklamo en E gazetoj ĝi ricevis dum du monatoj 439 mendojn el 32 landoj. - Tiutempe precipe la Saksa, Bavara kaj Würtemberga E Institutoj okupiĝis pri disvastigado de komercaj reklamoj en E. La lastnomita atingis gravajn sukcesojn. Al ili oni povas danki, ke ĉe la Int. Kongreso de Komerca Instruado en Budapest en jaro 1913 estis aparta E ekspozicio. - Listo el 1914 jam montras 172 prospektojn, katalogojn, reklamfoliojn. La aldono de „E Triumfonta“: Int. Komerco enhavis en 1923-24 sub nomo „Int. Adresaro“ senpagan firmo-registron pri komercaj firmoj, entreprenoj k. s., kiuj iamaniere uzis E-n. La sama publikigis partojn de leteroj de komercaj ĉambroj por E. Mono. La int. komercon deziris plifaciligi kaj plisimpligi la spesmilo (v.) kaj la „Ĉekbanko E-ista“ (v), kiu jam uzis tiun monsistemon kaj peris la transpagon de monsumetoj inter E-istoj ĝis eksplodo de la mond-milito. Oni uzis 20.000 ĉekojn kaj 40.000 transpagilpoŝtkartojn, la banko havis 700 konto-posedantojn en 40 landoj.

Int. varborso. Al alvoko de H. Fischer, grandindustriisto en Bucureŝti kunvenis 3 apr. 1923 en Venezia okaze de la Int. Konferenco por Komerca Helplingvo 24 komercistoj kaj oficistoj por ebligi interrilaton per E kaj ekkoni reciproke la vendatajn varojn. La kunveno estis simila al malgranda specimenfoiro. La ĉeestantoj montris specimenojn aŭ prezarojn de varoj kaj provis fari negocon. Kelkaj sukcesis. Ili fondis societon sub nomo „Inf. Varborso“, kiu havis duan kunvenon dum la UK en Nürnberg. Poste la societo ĉesis doni vivsignon. - Similan celon havis rubriko en „Int. Komerco“ nomita „Borso de IK“ publikigante senpage ofertojn kaj serĉojn de varoj (1923-24).

Societoj kaj gazetoj. La unuaj komercaj gazetoj estis la Export E-ist, eld. en Chicago, (1909-24) kaj la Komerca Bulteno, organo de la komerca fako de UEA, eld. en Dijon en 1911. (Red W. Vogler). UEA havis kiel apartan fakon la unuan komercan organizon por E-istoj. Alia klopodo estis, ke komercaj gazetoj nacilingvaj enhavu E-ajn partojn, resumojn simile al aliaj fakgazetoj naci-lingvaj. Laŭ la katalogo de Davidov la gazeto „Organisation“, germanlingva fakrevuo komerca kaj industria, eld. de H. Th. Hoffmann, Berlin, en 1907 havis unuafoje konstantan E-an fakon. UEA estis inter la unuaj, kiuj servis ankaŭ praktike por komercistoj. Jam en 1914 inter la delegitoj estis 285 el komerca branĉo, el ili 126 komercistoj, 15 agentoj, 47 komercoficistoj, 41 bankoficistoj kaj 16 industriistoj. En sia gazeto sub „Reciproka Informado“ estis konstanta rubriko, kiu enhavis demandojn kaj ofertojn pri vendotaj kaj aĉetotaj varoj. Similan rubrikon ĝi enhavis en postmilitaj jarkolektoj sub rubriko „Int. Komerco“. La komercaj servoj estis ofte gravaj kaj videble kreskis Laŭ statistiko la delegitoj anoncis al Centro plenumitajn komercajn servojn: en

 1909      1910    1911    1912    1913
 1120   1513    2698    2835    3710

Post la venecia konferenco aperis unuafoje propono en la gazeto de UEA ke ĝi havu apartajn delegitojn nomitajn „Komercaj Delegitoj“ (K. D.) en ĉefaj lokoj, por esti je dispono en specialaj komercaj servoj, informdonoj, ktp.

En 1913 fondiĝis en Paris „E-ista Komerca kaj Industria Asocio“, kiu enhavis konstantan komercan ekspozicion en sia ejo kaj deziris aranĝi grandan komercan E-an ekspozicion okaze de la UK en Paris. En 1917 s-ino Farges aranĝis ĉe Lyon-a Foiro E-an oficejon kun ekspozicio, post la milito oni imitis tion en preskaŭ ĉiuj gravaj foiroj, sed kelkaj (ekz. en Budapest) havis jam antaŭmilite E-standojn. En 1914 SFPE eldonis franclingvan broŝuron por komercistoj de Rollet de l' Isle. Laŭ la statistiko el 1914 tiam estis dek komercaj fakgrupoj, en 7 landoj. En 38 landoj 968 firmoj kaj komercistoj havis E-istojn (ĉu kiel ĉefojn, ĉu kiel oficistojn). Tamen en tiu nombro enestas ankaŭ la apotekistoj, inĝenieroj, ktp., kiuj funkciis kiel delegitoj. Dum la milito eklaboris en Britujo kaj en kelkaj landoj (ekz. Argentino, Polujo, Belgujo, Svisujo) komitatoj por, la prop. D-ro H. Unger eldonis de 1919-22 bone redaktitan gazeton Int. K-a Revuo, Zürich. Poste provis la E Triumfonta (HDE) aperigi kiel aldonon en marto 1923-okt. 1924 grandformatan, interesan gazeton Int. K. red. de H. Unger kaj R. Kreuz. La intereso denove ne estis sufiĉa kaj post ĉesigo UEA donis aldonon al sia ,E', sub titolo Ekonomia Kuriero, red. de R. Kreuz. Ĝi aperis nur en 1925. Tiutempe eklaboris sub gvido de d-ro H. Unger simila komitato „Svisa Asocio por la Universala Komerca Lingvo“, fondita en 1919. En Gand la nomo de simila belga komitato estis „Pro Belgica“. Tiuj komitatoj akiris por prez-oj gravajn personojn. Dum la milito la en London fondita Komitato por Komuna Komerca Lingvo aranĝis interesan eksperimenton. En diversaj landoj - apartenantaj ĉefe al la „ententec“-ŝtatoj, samtempe komencis lerni E-n komercaj oficistoj kaj poste ili samtempe korespondis unu kun la alia. La celo estis pruvi, ke komercistoj el diversaj landoj povus jam post kelkmonata studado de sia oficistaro enkonduki E-n. La eksperimento estis nek sufiĉe konigata al komercistaro nek energie daŭrigata, por konstante dokumenti la eblecojn per E. La ekkomenca entuziasmo postmilita baldaŭ ĉesis kaj la komitatoj eksilentis. Similan sorton havis E-fako de japana ampleksa komerca revuo „The World Salesman“ kaj la franca ledindustria gazeto „Le Cuir“, kiu en 5 lingvoj, ankaŭ E-e publikigis listojn de ledindustriaj firmoj. En 1919 fondis Leander Tell en Stockholm svedan societon por komerca lingvo, kiu fariĝis poste „Int. Federacio por komuna komerca lingvo“ sub lia prezido kaj havis grandan fakkunvenon en 1922 dum la UK en Helsinki. Dua kunveno estis dum la UK en Nürnberg, sed la kunveno en Wien estis jam parte malsukceso. La gazeto „Int. K-a Revuo“ estis oficiala organo de la federacio, poste la „Int. K.“ de „E Triumfonta“, sed la komerca movado denove montriĝis malforta, la fakrevuoj kaj fakaldonoj ĉesis kaj ankaŭ eksilentis la federacio. Similan sorton havis la Komerca Muzeo, fondita kun simila celo (var-interŝanĝo, konstanta ekspozicio), post la milito en Paris per Meras, kiu eldonis gazeton parte en E. Estas menciinde, ke en 1924 oni fondis en Fulde, Germanujo, „Ekonomian Unuiĝon de Inf. Katolikaj Komercistoj“, kiu deziris precipe la katolikajn komercistojn interrilatigi per E. En Aŭstrujo estis projekto pri apuddanuba komerca societo sed ĝi eksilentis. En Paris fondiĝis la E kaj Komerco, asocio por la disvastigo de franca komerco per E, kiu funkcias ankaŭ nun. Ĝi eldonis aparte bultenon, kiu aperis sur la paĝoj de La Movado.

En Japanujo mallongtempe laboris E Komerca Korporacio. Apud Dresden fondiĝis en 1922 la Komercista E Unio, (KEU, v.), kiu tamen ne estas societo de komercistoj sed propejo por precipe germanaj varoj per E, havante agentejojn en diversaj landoj. Ĝi eldonas informan bultenon kun ofertoj kaj anoncoj. Terminaro Komerca aperis en n-ro 2. (majo 1923) de „Int. K.“ Similan oni eldonis, kiel projekton por aldoni al ŝlosiloj, red. de prof. Cart, dum la komerca konferenco en Paris 1925. Liston de varoj aperigis E-e la Foiro de Leipzig en 1918 (Listo de la Komercaj Branĉoj) kaj poste ankaŭ la Foiro de Frankfurt. P. BALKÁNYI.

Foiroj. En la postmilitaj jaroj la plimulto de la int. foiroj unupost la alia ekuzis E-n por reklamo. Kelkaj foiroj, ekz. tiu de Leipzig, Frankfurt, Budapest, Lyon, Reichenberg, ktp. eldonis afiŝojn, prospektojn, glu-markojn, cirkulerojn regule kaj en rimarkinda nombro. La Unio de l' Int. Foiroj en Milano rilatas favore al E. En la lastaj jaroj pro la malkresko de la int. komercaj rilatoj ankaŭ la uzo de E malkreskis ĉe la foiroj. (l. la ĉiujarajn raportojn de ICK.)

Informoficejoj. Ilia unua mondkongreso, okazinta 1930 en Wien, unuvoĉe akceptis rezolucion pri enkonduko de E en la sferon de la informoficejoj. Josef Eugen Kun, la ĝeneraldirektoro de „Confidentia“, aranĝinto de la kongreso, ankaŭ estas amiko de E.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu