Kim van Kooten
El Vikipedio
Kim van KOOTEN (26-a de januaro 1974) estas nederlanda aktorino kaj scenaristino.
Van Kooten naskiĝis en Zuidoostbeemster. Ŝi estas la filino de Kees van Kooten kaj Barbara Kits. Ŝia frato estas aktoro kaj kantisto Kasper van Kooten.
Ŝi studis scenaristiko je la filmakademio, sed ĉesis jam dum la propedeŭtiko.
Post hazarda renkontiĝo kun reĝisoro Robert Jan Westdijk van Kooten debutis kiel aktorino en lia debuto Zusje (Fratino) 1995. Filmoj kiel Jezus is een Palestijn (Jesuo estas palestinano) kun ŝia tiama amiko Hans Teeuwen, Mariken kaj Phileine zegt sorry (Phileine petas pardonon) sekvis.
Ŝi rekomencis verki scenarojn , kiam Theo van Gogh invitis ŝin por rolon en Blind date (Blinda Rendevuo) 1996. Ŝia specialaĵo estas la ellaborado de karakteroj kaj vivoveraj dialogoj.
Krom ŝia laboro kiel aktorino kaj scenaristino, van Kooten aktivis kiel recenzistino kaj prezentistino en la filmprogramo “Stardust” de la VPRO.
Ŝi estas edzino de la aktoro Jacob Derwig, kun kiu ŝi havas infanon. Ili renkontiĝis sur la scenejo de la televidserio De acteurs (La aktoroj), en kiu daŭre ŝanĝantaj aktoroj ludis tekstojn verkitajn de van Kooten.
Kim van Kooten estas vegetaranino.
Enhavo |
[redaktu] Filmografio
[redaktu] Kiel aktorino
- 1995: Zusje kiel Daantje Zuidewind
- 1996: Red Rain
- 1998: Een Hoertje en haar broertje kiel Elena
- 1999: Jezus is een Palestijn kiel Natasja
- 2000: Mariken kiel Isabella
- 2001: Olivetti 82
- 2002: Snapshots
- 2002: Bella Bettien kiel Monique
- 2003: Phileine zegt sorry kiel Phileine
- 2006: Evelien (TV-serio) kiel Evelien
Krom tio ŝi aŭdeblas en Minoes (2001).
[redaktu] Kiel scenaristino
- 1994: Nighthawks
- 1996: Blind Date (dialogoj)
- 2000: Mariken (kun rol por frato Kasper van Kooten)
- 2001: Met grote blijdschap
- 2002/2003: la muzikalo: Na de zomer (kunlabore kun kantverkisto Niek Barendsen)