Jan Pieterszoon Sweelinck
El Vikipedio
Jan Pieterszoon Sweelinck [jan PITerszon SVElink] (naskiĝis 1562, mortis la 16-an de oktobro 1621) estis nederlanda komponisto, orgenisto, kaj pedagogo. Lia laborado ambaŭflankis la finon de la Renesenco kaj la ekon de la Baroka epoko.
Li naskiĝis en Deventer kaj mortis en Amsterdamo. Multaj de lia familio estis musikistoj — precipe orgenistoj — kaj oni scias ke li studis kun Jan Willemszoon LOSSY kaj ankaŭ ZARLINO, la fama komponisto kaj teoriisto, en Venecio.
SWEELINCK reprezentas la plej altan evoluadon de la nederlanda klavara skolo, kaj ja reprezentis unu de la plej altaj pinakloj atingitaj en klavara kontraŭpunkta komplekseco kaj delikateco antaŭ J.S. Bach. Tamen, li estis ankaŭ ekzercita komponisto por voĉoj, kaj komponis pli ol 250 verkojn por voĉo (kanzonoj, madrigaloj, motetoj kaj psalmoj). Iom da novenkondukaĵoj de SWEELINCK estis de profunda musica graveco, inkluzive la fugo. Li estis la unua kiu komponis orgenan fugon kio ekis simple, kun unu subjekto, sinsekve aldonanta teksaranĝon kaj compleksecon ĝis lasta kulmino kaj resolvo. Tiun ideon perfektigis BACH ĉe la fino de la Baroka epoko. Stile la muziko de SWEELINCK ankaŭ kunigis la riĉecon, kompleksecon kaj spacian sencon de la GABRIELI-oj (Andrea Gabrielli kaj Giovanni GABRIELI), kiuj estis familiaraj al li post lia tempo en Venecio, kaj la ornamentadon kaj intimajn formojn de la anglaj klavaroj komponistoj. En forma evoluado, precipe en la uzado de kontraŭsubjecto, streto, kaj orgeno punkto (pedala punkto), lia muziko estis pli malproksime ol la verkoj de Frescobaldi — ĝia pli proksima antaŭulo — kaj vidas antaŭen al BACH.
SWEELINCK estis majstra improvizisto, kaj akiris la neforman titolon de la "Orfeo de Amsterdamo." Pli ol 70 klavaraj verkoj de li traviviĝis, kaj multaj de ili povas esti simila ol la improvizadoj ke loĝantoj de Amsterdamo ĉirkaŭ 1600 verŝajne audus. Eĉ lia voĉa muziko, kiu estas pli konservema ol lia klavara komponado, montras frapantan ritman kompleksecon kaj nekuteman riĉecon de kontraŭpunktaj aparatoj.
Kiel instruisto, lia influado estis eble tiel granda kiel ĝi estis kiel komponisto, ĉar liaj lernantoj incluzivis anojn de la granda norda germania skolo, inter aliaj Praetorius, Scheidemann, Siefert, kaj Samuel kaj Gottfried Scheidt. Li koniĝis en germanio kiel la "faranto de orgenistojn" kaj estis klare tre dezirata kiel instruisto.
Lia influado estis internacia: ekzemple, iom da lia muziko aperas en la Fitzwilliam Virginal Book (Libro pri la klavarinstrumento Virginalo), kiu alie plimulte enhavas la komponaĵojn de angla komponistoj. SWEELINCK komponis variaĵojn sur la internacie fama Lachrimae Pavan de John Dowland. Kaj John BULL, la angla klavara komponisto, komponis serion de variaĵoj sur temo de SWEELINCK, montranta la proksiman konekton inter la malsamaj skoloj de komponado trans la Manika Markolo.
[redaktu] Ekstera ligilo
- Jan Pieterszoon SWEELINCK (angle)