Jan Knappert
El Vikipedio
Prof. d-ro Jan KNAPPERT (naskiĝis 1927 - mortis la 30-an de majo 2005 en Hilversum, Nederlando) estis internacie fama fakulo pri la svahila lingvo, esperantisto, aŭtoro de Esperanto-suahila vortaro (1983, dua eldono 1996).
Li profesoris en Loveno kaj Londono kaj pluraj universitatoj afrikaj. En la 70-aj jaroj li prelegis en TEJO-seminarioj. Li estis ankaŭ rektoro de IKU de la 73-a UK 1988 en Roterdamo 1988.
Li ankaŭ ebligis al Gerrit Berveling partopreni en internacia interreligia plurtaga kolokvo en Francujo, kie partoprenis el Meza Oriento (ekzemple Turkujo, Jordanio, Egiptujo kaj Israelo), Nord-Afriko (ekzemple Maroko, Alĝerio), Okcidenta Eŭropo (ekzemple Britujo, Nederlando, Francujo) kaj la Balkana regiono (pluraj partoj de tiama Jugoslavio) viroj kaj virinoj ĉu kristanaj ĉu islamaj, kiuj profesie aktivis en diplomatio, universitatoj aŭ pastra aŭ imama medio.