Indymedia
El Vikipedio
Socia movado > Indymedia < Komunikaĵo
Indymedia (aŭ IMC t.e. angle Independent Media Center centro de sendependaj amaskomunikiloj) estas "alternativa" interreta informkomunikilo, kiun konsistigas reto de sendependaj kolektivaĵoj, kies celo estas provizi je ĉiuj liberon verki kaj dissendi informon sen trudadoj nek cenzuro.
Ĝia devizo estas "pli bone ol malbeni la amaskomunikilojn iĝu mem la amaskomunikilojn!"
De antaŭ pluraj jaroj Indymedia Brazilo havas version en Esperanto, ek de decembro 2004 ankaŭ Indymedia Barcelono havas Esperantan eldonon. Ekde 2005 la belarusa Indymedia entenas kelkajn artikolojn esperantlingvajn.
La emblemo de Indymedia estas minuskla litero i, de kies punkto elradias ondoj; la litero estas kvazaŭ anteno aŭ sendoturo. Ĉar en aliaj vikipedioj oni dubas la liberan publikigeblon de la emblemo aŭ tute ne publikigas ĝin, ni rezignas montri ĝin. Ĝi videblas en la diversaj retejoj de Indymedia.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- E-a enirpaĝo de Indymedia Brazilo
- E-a enirpaĝo de Indymedia Barcelono
- (angle) respondoj al oftaj demandoj pri Indymedia
- en la brita Indymedia bona artikolo pri E-o kaj reagoj de Corsetti kaj aliaj
- pri E-o en la nederlanda Indymedia
- pri E-o en la Argentina Indymedia
- artikolo pri E-o en perua indymedia
- artikolo en Ĝangalo pri Uson-sekretaj servoj forpreno al ties serva komputilo
- Belarusa Indymedia