Indekso (skribado)
El Vikipedio
Indekso estas malgrandaj signoj supre aŭ sube de la ĉefa linio de la teksto. Kutime ili estadas skribitaj dekstre aŭ (malpli ofte) maldekstre de iu signo de la ĉefa linio.
Ekzemplo de la supra indeksa: AB
Ekzemplo de la suba indeksa: AB
Enhavo |
[redaktu] Uzado de indeksoj
[redaktu] En matematiko
En matematiko supra indekso kutime signifas potencon:
- a1 = a
- a2 = a · a
- a3 = a · a · a
- ktp.
Por matrico supra indekso T signifas transponon. Ekzemple AT , kie A estas matrico.
Suba indekso kutime signifas elekton de certa valoro el kelkaj.
Ekzemple a1 estas unu valoro kaj a2 estas la alia.
Subaj estas estadas uzatoj por priskribado de elementoj de matricoj:
A = | ai j |
| | a1 1 | a1 2 | ... | a1 n | | | |
| | a2 1 | a2 2 | ... | a2 n | | | |
A = | | | . | . | . | | | |
| | . | . | . | | | ||
| | am 1 | am 2 | ... | am n | | |
kie A - matrico de amplekso m*n ,
- ai j - elementoj de la matrico ,
- i = 1 ... m ,
- j = 1 ... n .
Simile estas indekso de eroj de vektoro:
x=| xi | .
En tiuj partoj de matematiko kie oni ne uzas potencon (ekzemple ĉe tensoroj) oni uzas ankaŭ supran indekson por elekto de valoroj.
[redaktu] En kemio kaj nuklea fiziko
En kemio kaj nuklea fiziko indeksoj estadas uzataj por priskribi ĉefajn atributoj de eroj kaj substancioj.
La priskribo ĝenerale estas ĉi tia: abAcd,
kie A - ero (protono ktp) aŭ kemia elemento,
- a - kvanto da protonoj en ĉiu ero,
- b - suma kvanto da protonoj kaj neŭtronoj en ĉiu ero,
- c - kvanto da kune estantaj la samaj eroj en kombinaĵo,
- d - elektra ŝargo de ĉiuj kune estantaj la samaj eroj en mezurunuoj de ŝargo de protono.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Kategorioj: Matematiko | Kemio | Fiziko