Holando
El Vikipedio
Holando estas historia regiono (graflando) de Nederlando. Nuntempe ĝi konsistas el du provincoj, Zuid-Holland (Sud-Holando) kaj Noord-Holland (Nord-Holando).
Dank' al la Franca imperiestro Napoleono, en 1806-1810 Nederlando unuafoje estis reĝlando, kun la nomo reĝlando Holando kaj kun lia pli juna frato Ludoviko Napoleono kiel reĝo. Poste la "granda" Napoleono aneksis Nederlandon al Francio.
En multaj lingvoj oni uzas tradukon de Holando por indiki tutan Nederlandon, kvankam tio estas nekorekta.