Harold Shipman
El Vikipedio
Dr. Harold Frederick SHIPMAN (pron. Herold Ŝipmen) (14-a de januaro, 1946 - 13-a de januaro, 2004) estis Brita internisto, kiun oni povas nomi la plej sukcesa seria murdisto de la historio.
Raporto (julio 2002) pri la aktiveco de Shipman konkludis, ke li murdis minimume 215 el siaj patientoj inter 1975 kaj 1998, dum li praktikis en Todmorden, West Yorkshire (1974-1975) kaj Hyde, Greater Manchester (1977-1998). Dame Janet Smith fakspertulo - kiu mociis la raporton-, agnoskis ke multaj aliaj suspektindaj mortoj ne estas kalkuleblaj tutcerte je lia konto.
Tutsume verŝajne mortis 459 homoj sub lia tranĉilo. Multaj kazoj kaŝiĝas en la malcerteco, ĉar ofte Shipman estis la sola persono, kiu verigis la morton. La plej multaj viktimoj estis maljunaj virinoj en bona sanstato. Shipman senvualiĝis, post ke li provis neniigi la pruvon (kadavron) de unu sia viktimo, kies elgrabita korpo enhavis kvanteton de diamorfino (tio estas la farmacia nomo de la heroino, kiu estas laŭleĝe uzable en Britio por doloro). Li estis en preventa aresto ĉe la polico, sed ili ne kapablis trovi iun ajn konkretan pruvon kontraŭ li. La gvidado de la proceso estis tiutempe vaste kritikita. Shipman estis kondamnita en januaro, 2000 pro la murdado de 15 patientoj per mortiga injekto de diamorfino. Oni diris al li ke li neniam forlasos la prizonon.
Oni trovis lin pendigite en lia ĉelo ĉe la Wakefield Prizono, West Yorkshire, je la 6:20 matene 13-an de januaro, 2004 kaj lia morto estis konstatita je la 8:10 a.m. (antaŭ tagmezo). La deklaro de la Prizona Servo indikis, ke Shipman memmortigis sin, uzante littukon por pendigi sin sur ferstango de la karcero. La oficiala informiĝo estas survoje.
Shipman obstine neis la krimagojn kaj neniam donis deklaron pri siaj agadoj, tiel restas liaj motivoj en nebulo.
[redaktu] eksteraj ligoj
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/england/manchester/4731119.stm
- http://www.the-shipman-inquiry.org.uk/secondreport.asp
en la angla