Flavonoido
El Vikipedio
Flavonoidoj estas diversaj, N-neentenaj biologiaj kolorigaĵoj, al kiu apartenas antocianinoj kaj antoksantinoj.
La flavonoidoj troviĝas abunde ĉe la plantoj sed eĉ en la bestoj, danke al konsumo de tiajn plantojn. La antoksantinoj kolorigas flava la plantajn histojn, ekz. petalojn. La antocianinoj donas ruĝan koloron al burĝonoj kaj braĉidoj, aŭtunaj folioj.
Kvankam ili ne havas fiziologiajn efikoj, ili do gravas pro siaj atentokaptaj kolorigaj kapabloj. La vigla koloro de floroj altiras insektojn, kiuj faras la polenadon. Same gravas la altira koloro de fruktoj, kio helpas disvastiĝon de la grajnoj.