Fédération Espérantiste du Travail
El Vikipedio
Fédération Espérantiste du Travail estas asocio, kiu varbas por esperanto en francaj laboristaj medioj. Ĝi nun respondecas pri la ĉiujara esperanta budo en la festo de la Franca Komunista Partio, kaj eldonas la gazeton Le Travailleur Espérantiste.
[redaktu] Historio
FET fondiĝis en 1936 okaze de la kunfandiĝoj inter du francaj laboristaj esperanto-asocioj: Fédération Espérantiste Ouvrière, ligita al SAT, kaj Fédération Espérantiste Prolétarienne, ligita al IPE. Jam en 1937 ĝi refariĝis ĉefe komunisttendenca post la foriro de la SAT-emuloj, kiuj fondis SAT-Amikaron. Post la dua mondmilito, ĝi restarigis, restis fidela al la defendo de Sovetio ĝis 1991, kaj tiam agis en la kadro de Mondpaca Esperanto-Movado. Inter 1946 kaj 1953, ĝi havis reprezentanton en la komitato de la "neŭtrala" UFE, kaj nun estas denove ligita de 2002 al Espéranto-France per kunlabora kontrakto.
[redaktu] Ekstera ligo:
Neneŭtrala-esperanta-movadaj Asocioj |
SATaj |
Liberiga_Stelo (pra-SAT) | Fédération Espérantiste Ouvrière (pra-SAT-Amikaro) | SLEA | FLE | SATeH | SEU |
Pasintaj |
Senŝtatanoj | Laborista Unuiĝo Esperantista | Internacio de Proleta Esperantistaro | Internacio de Socialistaj E-istoj |
IAREV | ESKI | EKRELO | ALLE |
Estantaj, ne-SAT-aj |
Fédération Espérantiste du Travail | Monda Asembleo Socia |