Dalnic
El Vikipedio
Dalnic (hungare: Dálnok) estas vilaĝo de Sikullando, Transilvanio en Rumanio ĉe la sudorienta piedo de la Bodoc-montaro sudokcidente de Târgu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 1374 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1045 (98% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék vármegye). La plej konata naskito de la vilaĝo estas György Dózsa. Administre ĝi apartenas al Moacşa.