Dăişoara
El Vikipedio
Dăişoara (dajŝoara) (hungare Longodár, germane:Langenthal) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 1056 loĝantojn (rumanoj, ciganoj), en 1992 730 (rumanoj, 46% ciganoj, 1,5% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1400. En mezepoko ĝi estis saksa servutulvilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Ungra.