Celuloido
El Vikipedio
Celuloido estas la unua plasto, kiun produktis la usona John Wesley Hyatt el homogena koloida disperzio de nitro-celulozo (alinome celuloz-nitrato) kaj kamforo. Ĝi estas tenaca materialo kun granda ŝirrezistebleco, kiu bone kontraŭstaras akvon, oleojn kaj maldensajn acidojn.
Ĝi estas produktebla en diversaj koloroj kaj malmultekoste. Tiel oni porduktis el ĝis kombilojn, ĉemiz-kolumon, filmojn, ludojn kaj aliajn amasartiklojn. Ĉar ĝi estas tre flamebla materialo, oni anstataŭis ĝin per aliaj sintezitaj polimeraj plastoj, sed eĉ hodiaŭ oni produktas en Eŭropo. Usono, Japanio kaj en aliaj landoj.