Bajoj
El Vikipedio
La baj-oj havas longan historion kaj brilan kulturon. Antaŭ tre tre longe iliaj prapatroj vivis en la regiono Erhai, Yunnan-provinco. Ili, duonkavernuloj, entreprenis terkulturadon, brutobredadon kaj fiŝkaptadon, uzante ŝtonajn ilojn simplajn, sed poluritajn. Antaŭ pli ol 2 mil jaroj ili jam ekuzis metalajn laborilojn por disvolvi terkulturadon kaj brutobredadon. Pli ol 90% da baj-oj sin okupas pri terkulturado, pro tio la agrikultura nivelo estas relative alta.
En 1956 oni oficiale nomis ilin Baj-nacio laŭ ilia volo.
Ili havas la Torchan Feston kaj Sanyuejie-feston. En la festaj tagoj okazas konkursoj de ĉevaloj, drak-boatoj, kantado kaj aliaj aktivadoj.
La baj-aj viroj portas blankajn veston kaj kapveston, kaj la virinoj faras sian kapveston el diverskoloraj lanaj fadenoj kun pendajho flanke.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.china.org.cn/e-groups/shaoshu/shao-2-bai.htm
- http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=PIQ
- http://alcor.eastasiagroup.net/bai/en
- http://www.huafunet.com/bbs/index.asp?boardid=24