Alĝero
El Vikipedio
Alĝero (arabe مدينة الجزائر, Madīnat al-Dschazā'ir, franca Alger) estas la ĉefurbo de Alĝerio situanta en la okcidenta parto de golfo ĉe la Mediteraneo, ĉe la montoj de Sahelo, plilongiĝo de la montaro Atlaso. Ĝi estas la plej granda urbo kun 1.661.000 loĝantoj (stato 1-a de januaro 2004). La urbo estas grava trafikpunkto ((vojoj, fervojo, haveno kaj flughaveno), industria urbo (Ledo- kaj teksaĵindustrio) kaj kulturcentro kun universitatoj, multaj institutoj, galerioj kaj muzeoj.
[redaktu] Historio
Ĝi estis fondita dum la Roma Imperio kiel Icosium. Post kiam Alĝero iĝis vazalo de la Osmanida imperio, la urbo estis la sidejo de la sultana komisiito.
La provoj de eŭropaj potencoj pri okupado de la urbo malsukcesis. En 1541 sendis Karlo la 5-a (1500-1558) siajn trupojn kontraŭ Alĝero. Li same malvenkis kiel Danlando en jaro 1770, Hispanio en 1775, Grand-Britio en 1816. En 1830 francaj trupoj okupis la urbon.
Post la okupo, aperis la franca kapitalo kaj fondis tie uzinojn, fabrikojn. Tiu industria ekfloro kreskigis la loĝantaron. Oni establis kvartalojn por la eŭropanoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ karakterizas la urbopejzaĝon (2 km longabulvardo en la havena kvartalo).
Dum la dua mondmilito, la urbo apartenis al la francaj teritorioj, kiujn ne okupis Germanio. La urbo funkciis sub registaro de Philippe Pétain (1856-1951). Aŭtune de 1942, usonaj kaj britaj trupoj okupis la landon. Alĝero estis ĝis liberiĝo de Parizo, ĉefurbo de la libera Francio. Ekde 1962, la urbo estas sidejo de la registaro de la sendependa Alĝerio.
La pejzaĝon de la malnova kvartalo donas la Kasbah, fortikaĵo el la 16-a jarcento, la granda moskeo el la 11-a jarcento kaj la moskeo konstruita en 1660 kaj aliaj konstruaĵoj de la franca kolonia epoko (1830-1962).