Aj-Petro
El Vikipedio
Aj-Petro ("Sankta Petro") - unu el la pintoj de la Ĉefa Montoĉeno de la Krimea montaro. La monto altas 1234 metrojn; estas formita plejparte de kalkoŝtonoj. Ĉe la supro estas 4 rokoj, forme similaj al dentegoj de giganta drako. La monto situas super la urbo Alupko kaj loĝloko Koreizo.
De la loĝloko Misĥoro ĝis la monto kondukas la plej longa en Eŭropo telfero (la vojaĝ-daŭro - ĉ. 20 minutoj). De sur la monto estas bela vidaĵo de la bordo.
Oni povas atingi la monton per la ŝoseo Jalto-Baĥĉisarajo (ĉ. 25 km. longa) per sia propra aŭto aŭ per itineraj busetoj (nur somere). Perpiede la monto atingeblas per la sama ŝoseo aŭ per multaj pli mallongaj montaraj padoj.