Agogiko
El Vikipedio
Agogiko estas ĝenerala teorio de edukado dum la tuta vivo de homo, do ĝi inkludas pedagogion, andragogikon kaj gerontagogikon.
Oni distingas:
- agogikon fundamentan, kiu okupiĝas pri elirpunktoj, senco kaj fundamento de edukado
- agogikon aplikatan, kiu konkretigas celojn kaj rimedojn de edukado