Adela de Ĉampanjo
El Vikipedio
Adela de Ĉampanjo (franclingve Adèle de Champagne) (naskiĝis ĉirkaŭ 1140 - mortis la 4-an de junio 1206 en Parizo) estis filino de la grafo de Ĉampanjo (kaj fratino de Guillaume aux Blanches Mains, ĉefepiskopo de Reims). Ŝi fariĝis la tria edzino de la reĝo de Francio, Ludoviko la 7-a, je la 13-a de novembro 1160 en Parizo, kaj estis kronita kiel reĝino je la sama tago.
La geedzoj havis du infanojn :
- Dieudonné (« Donita de Dio »), estonta Filipo la 2-a de Francio, kiu naskiĝis en 1165.
- Agnès de Francio (1171-1240)
Adela havis gravan rolon en la politika vivo de la reĝlando. Ŝi sukcese subtenis siajn fratojn (la grafo de Ĉampanjo, la grafo de Blois kaj la ĉefepiskopo de Reims) antaŭ la reĝo. Ŝi estis malproksimigita el la trono de Filipo la 2-a en 1180, sed fariĝis regentino de la reĝlando dum la Tria Krucmilito. Je la reveno de la reĝo, la reĝino Adela denove retiriĝis kaj ĉefe kontribuis al la starigo de abatejoj, ekzemple la abatejo de Jard.
Ŝi mortis en 1206 kaj estis entombigita en la abata preĝejo de Pontigny, apud Auxerre.