Ĥampsosaŭro
El Vikipedio
?Ĥampsosaŭro Konserva statuso: Fosilia |
||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
|
Ĥampsosaŭro estas formortinta genro de diapsida reptilio apartenanta al la ĥoristodera ordo. Ĝi estis ĉ. 1,5 metrojn longa plenkreske.
La Ĥampsosaŭro similis krokodilon kaj, same kiel ĉi tiuj, ĉasis en riveroj kaj marĉoj, kaptante fiŝojn per siaj longaj, dentoplenaj makzeloj. Ĝi verŝajne naĝis movante la korpon de unu flanko al la alia, tenante la krurojn ĉe sia korpo por plibonigi sian flulinion, same kiel krokodiloj kaj la marigvano. Malantaŭ la okoloj Ĥampsosaŭro havis kranion tre larĝa ĉar tie alligiĝis la potencaj makzelomuskoloj.