Árpád Sándor
El Vikipedio
Árpád SÁNDOR estas hungara operkantisto, baritono en Rumanio naskiĝinta la 16-an de majo en 1978, en vilaĝo Zetea. Li kvalifikiĝis en la Muzik-kaj Artmezlernejo Palló Imre en Odorheiu Secuiesc inter 1992 kaj 1996, en la Muzikakademio Gheorghe Dima, fakultato de kanto en Cluj-Napoca inter 1998 kaj 2002. Li estas ano de la Kolozsvári Állami Magyar Opera.
[redaktu] Premioj
- Premio Ágnes Kriza en 2005
- Premio de la Fondaĵo Hariclea Darclée okaze de la Internacia kantokonkurso en Brăila 2005.
[redaktu] Aperoj
- Operfestivalo de Miskolc (Hungario) 2005.
- Eger (Hungario) 2005.
- Gyula (Hungario) 2004.
- Svedio 2005.
- En Sonorilegoj de Sergej Raĥmaninov en Radio România la 10-an de marto 2006.
- En Simfonio 14-a de D. Ŝostakoviĉ disaŭdigita direkte de Radio România la 17-an de majo 2006